Zelda Kaplan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zelda Kaplan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1916 (1916-06-20)
en Flemington
Morto 16-an de februaro 2012 (2012-02-16) (95-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo mondumano
vdr

Zelda KAPLAN (n. la 20-an de junio, 1916[1] – m. la 15-an de februaro, 2012) estis konstanta partoprenanto en la arta, kluba kaj moda rondoj novjorkaj.[2] Oni ofte vidis ŝin ĉe popularaj novjorkaj noktokluboj ĝis la fermiĝa horo.[3] Ŝia trademark kluba kostumo estis robo, sako kaj ŝuoj en la sama afrika desegno, kaj alta tola ĉapelo.[4]

Ŝi multe klopodis por aferoj filantropaj kaj humanaj, ofte vojaĝante al Afriko por paroli kontraŭ mutilado de inaj seksaj organoj kaj kampanjante por ke virinoj rajtu heredi; en 1995 ŝi parolis al vilaĝoj en Sudafriko pri preventado de koncipoj.[5] Rilate al virinaj rajtoj, ŝin citis The Village Voice diri, "Estas tiom grave ke knabinoj ne riverencu al la peniso. Mi esperas sciigi al ĉiu knabino, ke ŝi estas iu."[6]

En 2003, New York Times eldonis profilon pri ŝi, kaj poste en tiu jaro la televida kanalo HBO dissendis dokumentan filmon pri Kaplan, Her Name Is Zelda ("Ŝia nomo estas Zelda"), kiu sekvis ŝian vivon de dommastrino al societulino.[7][8] En 2006, 90-jaraĝe, ŝin priprofilis The Village Voice.[9] Kaplan iam pozis kiel subjekto por la polemikiga fotografo Andres Serrano.

Morto[redakti | redakti fonton]

Kaplan mortis en 2012, 95-jara, post kolapsi dum ekspozicio pri la nova desegnokolekto de Joanna Mastroianni ĉe Lincoln Center en Novjorko kadre de la duonjara Semajno de Modoj.[10]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Ferla, Ruth. Zelda Kaplan, a Fixture of New York’s Fashion Scene, Dies at 95. nytimes.com (2012-02-17). Alirita 2012-02-18.
  2. Kaplan profile in the New York Social Diary (online). Arkivita el la originalo je 2017-09-22. Alirita 2012-02-18.
  3. Report of Kaplan's death in The Daily Mail
  4. New York Times reference to Zelda Kaplan
  5. [1]
  6. Village Voice article quoting Kaplan on female genital mutilation. Arkivita el la originalo je 2012-02-18. Alirita 2012-02-18.
  7. Profile in The New York Times, October 19, 2003
  8. New York Daily News article on Zelda Kaplan. Arkivita el la originalo je 2012-02-18. Alirita 2012-02-18.
  9. Profile in The Village Voice Arkivigite je 2012-02-18 per la retarkivo Wayback Machine, September 19, 2006
  10. Cowles, Charlotte. Socialite Zelda Kaplan Dies After Collapsing at Fashion Show. nymag.com (2012-02-15). Alirita 2012-02-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]